Alain Badiou

Alain Badiou
Persona informo
Alain Badiou
Naskiĝo 17-an de januaro 1937 (1937-01-17) (87-jaraĝa)
en Rabato
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Supera normala lernejo • Gimnazio Louis-le-Grand vd
Partio Unuigita Socialisma PartioQ3117408 vd
Familio
Patro Raymond Badiou vd
Profesio
Okupo filozofo • romanisto • dramaturgo • redaktisto • universitata instruisto • sociologo vd
Laborkampo aro-teorio • metapolitics • ontologiomarksismo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alain BADIOU [alɛ̃ badju] aŭ esperante Alano Badjuo (n. 17a de Januaro 1937) estas franca filozofo, iame departamentestro pri filozofio en la École normale supérieure (ENS) kaj fondinto de la Fakultato de Filozofio en la Université de Paris VIII kun Gilles Deleuze, Michel Foucault kaj Jean-François Lyotard. Badiou verkis pri la konceptoj esto, vero, okazo kaj subjekto en maniero ke, laŭ lia postulo, estas nek postmoderna nek simple ripeto de moderneco. Badiou estis engaĝiĝinta en nombraj politikaj organizoj, kaj regule komentas pri politikaj aferoj. Badiou argumentas por reveno de komunismo kiel politika forto.[1]

Li diplomiĝis per verko pri Baruĥ Spinozo en 1960. El 1963 li instruis en mezlernejo kaj poste en universitato de Reims kaj poste en la Université de Paris VIII el 1969. Badiou estis politike aktiva jam frue, kaj estis unu el la fondaj membroj de la Unuigita Socialisma Partio (PSU), kiu estis partikulare aktiva en la lukto por la malkoloniigo de Alĝerio. Li verkis sian unuan romanon, Almagestes, en 1964. En 1967 li aliĝis al studgrupo organizita de Louis Althusser, iĝis influita de Jacques Lacan kaj iĝis membro de la redakta teamo de Cahiers pour l'Analyse.[2]

La okazintaĵoj de Majo de 1968 radikaligis lin kaj li iĝis maoisto. Tiel li partoprenis en 1969 la fondon de la Unuiĝo de Francaj Marksism-Leninismaj Studentoj (UCFml) kies estrarano li estis ĝis la komenco de la jaroj 1980-aj. Li poste pluigis sian agadon kiel filozofo kaj dramaturgo.

  1. Badiou, Alain; Engelmann, Peter (27a de Marto 2015). Philosophy and the Idea of Communism. Polity Press. ISBN 978-0745688367.
  2. Badiou Homepage at Concept and Form: The Cahiers pour l'Analyse and Contemporary French Thought Arkivita la 17an de Aprilo 2010 en Wayback Machine

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search